Sentencoj 21:9
Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
In context
6 Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto. 7 La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; Ĉar ili ne volis fari justaĵon. 8 Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas ĝusta.
9 Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo. 10 La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li. 11 Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo fariĝas pli saĝa; Kaj kiam oni instruas saĝulon, li akiras prudenton. 12 La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon.