Sentencoj 21:6
Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.
In context
3 Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado. 4 Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturaĵo de malvirtuloj, estas peko.
5 La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed ĉiu trorapidado kondukas nur al manko. 6 Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto. 7 La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; Ĉar ili ne volis fari justaĵon. 8 Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas ĝusta.
9 Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.