Sentencoj 21:7

La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; Ĉar ili ne volis fari justaĵon.

Sentencoj 21:7 · LSB

In context

4 Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturaĵo de malvirtuloj, estas peko.

5 La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed ĉiu trorapidado kondukas nur al manko. 6 Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto. 7 La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; Ĉar ili ne volis fari justaĵon. 8 Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas ĝusta.

9 Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo. 10 La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li.

Sentencoj 21