Sentencoj 7:21
Ŝi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata buŝo ŝi lin entiris.
In context
18 Venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno, Ni plezuriĝu per la amo.
19 Ĉar mia edzo ne estas hejme, Li iris en malproksiman vojon; 20 La sakon kun mono li prenis kun si; Li revenos hejmen je la plenluno. 21 Ŝi forlogis lin per sia multeparolado, Per sia glata buŝo ŝi lin entiris. 22 Li tuj iras post ŝi, Kiel bovo iras al la buĉo Kaj kiel katenita malsaĝulo al la puno; 23 Ĝis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke ĝi pereigas sian vivon.
24 Kaj nun, infanoj, aŭskultu min, Atentu la vortojn de mia buŝo.