Sentencoj 21:23

Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj.

Sentencoj 21:23 · LSB

In context

20 Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas.

21 Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron. 22 Kontraŭ urbon de fortuloj eliras saĝulo, Kaj li faligas ĝian fortan fortikaĵon. 23 Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj. 24 Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco.

25 La deziro de mallaborulo lin mortigas, Ĉar liaj manoj ne volas labori. 26 Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas.

Sentencoj 21