Sentencoj 21:20

Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas.

Sentencoj 21:20 · LSB

In context

17 Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa. 18 La malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj. 19 Pli bone estas loĝi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino. 20 Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas.

21 Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron. 22 Kontraŭ urbon de fortuloj eliras saĝulo, Kaj li faligas ĝian fortan fortikaĵon. 23 Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj.

Sentencoj 21