Sentencoj 20:21
Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.
In context
18 Intencoj fortikiĝas per konsilo; Kaj militon oni faru prudente. 19 Kiu malkaŝas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikiĝu kun tiu, kiu havas larĝan buŝon. 20 Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo.
21 Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino. 22 Ne diru: Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos. 23 Neegalaj peziloj estas abomenaĵo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona. 24 La irado de homo dependas de la Eternulo; Kiel homo povus kompreni sian vojon?