Sentencoj 4:21

Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.

Sentencoj 4:21 · LSB

In context

18 Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo. 19 La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos.

20 Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj. 21 Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro. 22 Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo. 23 Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron; Ĉar el ĝi eliras la vivo. 24 Forigu de vi falsemon de la buŝo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.

Sentencoj 4