Sentencoj 30:21

Sub tri objektoj tremas la tero, Kaj kvar ĝi ne povas porti:

Sentencoj 30:21 · LSB

In context

18 Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias: 19 La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de ŝipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro ĉe virgulino.

20 Tia estas la vojo de virino adultanta: Ŝi manĝas, viŝas la buŝon, Kaj diras: Mi faris nenian pekon.

21 Sub tri objektoj tremas la tero, Kaj kvar ĝi ne povas porti: 22 Sklavon, kiam li fariĝis reĝo; Malsaĝulon, kiam li tro satiĝis de pano; 23 Malamatan virinon, kiam ŝi edziniĝis, Kaj sklavinon, kiam ŝi elpelis sian sinjorinon.

24 Kvar estas malgranduloj sur la tero, Kaj tamen ili estas tre saĝaj:

Sentencoj 30