Sentencoj 26:21
Karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro, Kaj homo malpacema por provoki malpacon.
In context
18 Kiel frenezulo, kiu ĵetas fajron, Sagojn, kaj morton, 19 Tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon, Kaj diras: Mi ja ŝercas. 20 Kie ne estas ligno, estingiĝas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, ĉesiĝas malpaco.
21 Karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro, Kaj homo malpacema por provoki malpacon. 22 La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro. 23 Varmegaj lipoj kun malica koro Estas nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon. 24 Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon.