Sentencoj 25:21

Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon;

Sentencoj 25:21 · LSB

In context

18 Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston.

19 Kiel putra dento kaj malforta piedo Estas nefidinda espero en tago de mizero. 20 Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta. 21 Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon; 22 Ĉar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos.

23 Norda vento kaŭzas pluvon, Kaj ĉagrenita vizaĝo kaŝatan parolon. 24 Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.

Sentencoj 25