Sentencoj 21:14

Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon.

Sentencoj 21:14 · LSB

In context

11 Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo fariĝas pli saĝa; Kaj kiam oni instruas saĝulon, li akiras prudenton. 12 La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon.

13 Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata. 14 Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon. 15 Farado de justaĵo estas ĝojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj. 16 Homo, kiu erarforiĝis de la vojo de prudento, Ekloĝos en komunumo de mortintoj.

17 Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa.

Sentencoj 21