Sentencoj 19:21

Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.

Sentencoj 19:21 · LSB

In context

18 Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon. 19 Koleranto devas esti punata; Ĉar se vi lin indulgos, li fariĝos ankoraŭ pli kolerema. 20 Aŭskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu saĝa.

21 Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike. 22 Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema. 23 Timo antaŭ la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono. 24 Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas.

Sentencoj 19