Sentencoj 18:21
Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.
In context
18 La loto ĉesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj. 19 Malpaciĝinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo. 20 De la fruktoj de la buŝo de homo satiĝas lia ventro; Li manĝas la produktojn de siaj lipoj.
21 Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn. 22 Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo. 23 Per petegado parolas malriĉulo; Kaj riĉulo respondas arogante. 24 Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.