Sentencoj 17:21
Kiu naskas malsaĝulon, tiu havas ĉagrenon; Kaj patro de malprudentulo ne havos ĝojon.
In context
18 Homo malsaĝa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo. 19 Kiu amas malpacon, tiu amas pekon; Kiu tro alte levas sian pordon, tiu serĉas pereon. 20 Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas neĝustan langon, tiu enfalos en malfeliĉon.
21 Kiu naskas malsaĝulon, tiu havas ĉagrenon; Kaj patro de malprudentulo ne havos ĝojon. 22 Ĝoja koro estas saniga; Kaj malĝoja spirito sekigas la ostojn. 23 Kaŝitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco. 24 Antaŭ la vizaĝo de prudentulo estas saĝo; Sed la okuloj de malsaĝulo estas en la fino de la tero.