Sentencoj 14:21
Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.
In context
18 Naivuloj akiras malsaĝecon; Sed saĝuloj estas kronataj de klereco. 19 Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo. 20 Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj.
21 Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa. 22 Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn. 23 De ĉiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco. 24 Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj; Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco.