Sentencoj 11:21
Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.
In context
18 Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon. 19 Bonfarado kondukas al vivo; Kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto. 20 Abomenaĵo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed plaĉas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian.
21 Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita. 22 Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta. 23 La deziro de virtuloj estas nur bono; Sed malvirtuloj povas esperi nur koleron. 24 Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas.