Sentencoj 8:21
Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.
In context
18 Riĉo kaj gloro estas ĉe mi, Daŭra havo kaj justo. 19 Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita arĝento. 20 Laŭ la vojo de vero mi iras, Laŭ la vojstreko de la justo; 21 Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon, Kaj plenigi iliajn trezorejojn.
22 La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve. 23 Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaŭ la kreo de la tero. 24 Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon.