Sentencoj 6:21
Ligu ilin por ĉiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon.
In context
18 Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono, 19 Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.
20 Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forĵetu la instruon de via patrino. 21 Ligu ilin por ĉiam al via koro, Volvu ilin sur vian kolon. 22 Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekiĝos, ili parolos kun vi. 23 Ĉar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo, 24 Por gardi vin kontraŭ malbona virino, Kontraŭ glata lango de fremdulino.