Sentencoj 13:21

Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.

Sentencoj 13:21 · LSB

In context

18 Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata. 19 Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono. 20 Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.

21 Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono. 22 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo. 23 Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco. 24 Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.

Sentencoj 13