Sentencoj 10:21
La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsaĝuloj mortas pro manko de saĝo.
In context
18 Kiu kaŝas malamon, tiu havas falseman buŝon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsaĝulo. 19 Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa. 20 La lango de piulo estas plej bonspeca arĝento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio.
21 La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsaĝuloj mortas pro manko de saĝo. 22 La beno de la Eternulo riĉigas, Kaj malĝojon Li ne aldonas al ĝi. 23 Por malsaĝulo estas ĝojo fari malbonon; Kaj saĝo, por saĝulo. 24 Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili.